Omari Amonde
Aspekto
Omari Amonde | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1940 en Nakapanya |
Morto | 2015 |
Ŝtataneco | Tanzanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Omari AMONDE (naskiĝis en Nakapanya, Tanzanio, en 1940 kaj mortis en 2015) estis tanzania pentristo, kuzo de Edward Saidi Tingatinga, la fondinto de la Tinga Tinga stilo.[1][2]
Omari Amonde naskiĝis en vilaĝo Nakapanya, distrikto Tunduro, regiono Ruvumo. Kelkajn jarojn antaŭ alveni al Darersalamo li laboris en Tanga en sisala bieno. En 1972 li ekloĝis konstante en la ĉefurbo. Amonde laboris kun Tingatinga de 1972 ĝis Tingatinga mortis pro pafado de policisto. Amonde estis prezidanto de la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga kaj estis konsiderata kiel la lasta legitima heredanto de la intelekta heredaĵo de Tingatinga. Omari Amonde, ĝis sia morto, estis la plej maljuna el ĉiuj aktivaj pentristoj el Tinga Tinga.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 «AMONDE | Omari AMONDE (OJAJAMONDE), Tanzania. First Generation Tingatinga painter. Tinga-tinga PAINTINGS». Alirita: 13 majo 2020
- ↑ 2,0 2,1 «Omary Amonde | Indigo Arts» (angle). Alirita: 13 majo 2020
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tanzania kulturo
- Mohamed Charinda
- Maurus Malikita
- Hashim Mruta
- Damian Msagula
- David Mzuguno
- Peter Martin
- George Lilanga
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- «Omari AMONDE - TINGATINGA School – PARIS AFRICA GALLERY». Alirita: 13 majo 2020